|
得金鼠狼喻三十九
昔有一人,在路而行。道中得一金鼠狼,心中喜踊,持置怀中,涉道而进。至水欲渡,脱衣置地,寻时金鼠变为毒蛇。 此人深思:宁为毒蛇螫杀,要当怀去。心至冥感,还化为金。傍边愚人,见其毒蛇变成真宝,谓为恒尔,复取毒蛇内著怀里,即为毒蛇之所蜇螫,丧身殒命。世间愚人,亦复如是:见善获利,内无真心,但为利养,来附于法,命终之后,堕于恶处。如捉毒蛇,被螫而死。
89. Ora Galutoro
Iam viro promenis sur vojo kaj trovis oran galputoron. Li prenis ĝin en sian sinon kun granda ĝojo, kaj daŭrigis sian vojadon. Kiam li venis al rivero kaj demetis siajn vestojn por trapasi la riveron, la galputoro aliformiĝis en venenan serpenton. Sed la viro pensis: "Mi preferu morti de la serpento ol forlasi ĝin." Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝis en oron. Ĉe la vojo malsaĝulo vidis, kiel la serpento sin ŝanĝas en oron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam povas fariĝi oro. Li kaptis serpenton kaj metis ĝin en sian sinon, sed perdis la vivon pro mordo de la serpento. |