|
为熊所啮喻三十一
昔有父子,与伴同行。其子入林,为熊所啮,爪坏身体。困急出林,还至伴边。父见其子身体伤坏,怪问之言:“汝今何故,被此疮害?”子报父言:“有一种物,身毛躭毵,来毁害我。”父执弓箭,往到林间,见一仙人,毛发深长,便欲射之。旁人语言:“何故射之?此人无害,常治有过。”世间愚人,亦复如是:为彼虽著法服无道行者之所骂辱,而滥害良善有德之人。喻如彼父,熊伤其子而枉加神仙。
81. Venĝo Kontraŭ la Urso
Iam patro kaj filo vojaĝis kune kun aliaj. Kiam la filo enarbariĝis sola, urso mordis lin kaj per ungoj vundis lin. Li do rapide elkuris al la akompanantoj.
Vidinte la vundon de la filo, la patro ekmiris kaj demandis lin: "Kio okazis al vi?" La filo respondis al la patro: "Besto kun longa hararo vundis min."
La patro do iris kun la akompanantoj en la arbaron kun pafarko kaj sagoj. Vidinte feon kun longa hararo, li levis la pafarkon. La aliaj diris al li: "Pro kio vi pafos lin? Li ja neniun atencas. Vi devas puni nur la suferiginton de via filo." |