|
田夫思王女喻二十六
昔有田夫,游行城邑,见国王女颜貌端正,世所希有。昼夜想念,情不能已。思与交通,无由可遂。颜色瘀黄,即成重病。诸所亲见,便问其人:“何故如是?”答亲里言:“我昨见王女,颜貌端正,思与交遊,不能得故,是以病耳。我若不得,必死无疑。”诸亲语言:“我当为汝作好方便,使汝得之,勿得愁也。”后日见之,便语之言:“我等为汝,便为是得。唯王女不欲。”田夫闻之,欣然而笑,谓呼必得。世间愚人,亦复如是:不别时节,春秋冬夏,便于冬时掷种土中,望得果实,徒丧其功,空无所获,芽茎枝叶,一切都失。世间愚人,修习少福,谓为具足,便谓菩提,已可证得。如彼田夫,希望王女。
76. Aspiro al la Reĝidino
Iam antaŭe, kiam kamparano promenis en la ĉefurbo, li vidis, ke la reĝidino estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris al ŝi tagnokte, kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontaktiĝi kun ŝi, sed povis trovi nenian metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakskoloriĝis, kaj eksuferis de grava malsano.
Kiam liaj parencoj kaj amikoj informiĝis pri tio, ili vizitis lin, kaj demandis pri la kaŭzo de la malsano.
Li respondis: "Mi vidis la ĉarman reĝidinon antaŭ nelonge, kaj deziregis kontaktiĝi kun ŝi. Sed mi ne povis elpensi bonan metodon por tio, do mi malsaniĝis pro ĉagreno. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne povos vivi plue."
La amikoj diris: "Ni elpensu bonan metodon por realigi vian deziron. Ne turmentiĝu pri tio." Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: "Ni jam kontaktiĝis kun la reĝidino por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro."
Aŭdinte tion, la kamparano ekridis kun ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi ŝin al si mem.
|