|
驼瓮俱失喻二十五
昔有一人,先瓮中盛谷。骆驼入头瓮中食谷,后不得出。既不得出,以为忧恼。有一老人来语之言:“汝莫愁也。我教汝出。汝用我语,必得速出。汝当斩头,自得出之。”即用其语,以刀斩头。既复杀驼,而复破瓮。如此痴人,世间所笑。凡夫愚人,亦复如是:希心菩提,志求三乘,宜持禁戒,防护诸恶。然为五欲,毁破净戒。既犯禁已,舍离三乘,纵心极意,无恶不造,乘及净戒,二俱捐舍。如彼愚人,驼瓮俱失。
75. Perdo de Ambaŭ Urno kaj Kamelo
Iam antaŭe, iu metis grenon en urnon. Lia kamelo etendis sian kapon en la urnon por manĝi la grenon, sed ne plu povis ĝin eligi. Ankaŭ la homo povis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda ĉagreno.
Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: "Ne ĉagreniĝu. Mi instruu vin, kion vi faru. Obeu min, kaj vi povos elpreni la kamelan kapon. Vi devas detranĉi ĝian kapon unue, kaj la kapo elurniĝos per si mem poste."
La posedanto de la kamelo do dekapigis la kamelon per tranĉilo laŭ la maljunulo. Tiel li mortigis la kamelon, kaj ankaŭ devis rompi la urnon por elpreni la kamelan kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.
|