|
诈言马死喻二十三
昔有一人,骑一黑马,入阵击贼,以其怖故,不能战斗。便以血污涂其面目,诈现死相,卧死人中。其所乘马,为他所夺。军众既去,便欲还家,即截他人白马尾来。既到舍已,有人问言:“汝所乘马,今为所在?何以不乘?”答言:“我马已死,遂持尾来。”旁人语言:“汝马本黑,尾何以白?”默然无对,为人所笑。世间之人,亦复如是:自言善好,修行慈心,不食酒肉,然杀害众生,加诸楚毒,妄自称善,无恶不造。如彼愚人,诈言马死。
73.Mensogo pri la Ĉevalo
Iam malkuraĝulo partoprenis en milito sur la nigra ĉevalo kune kun aliaj batalantoj. Sed dum la milito li ektimis, kaj ne aŭdacis batali plue. Li do ŝmiris sian vizaĝon per malpuraĵo, kuŝiĝis inter kadavroj kaj sin ŝajnigis morta. Lia ĉevalo estis forkondukita de iu alia. Kiam la batalantoj foriris, li volis reveni hejmen. Li do detranĉis la voston de blanka ĉevalo, kaj portis ĝin kune kun si.
Kiam li revenis, oni demandis al li: "Kie estas via ĉevalo? Pro kio vi revenis sola?" Li respondis: "Mia ĉevalo jam mortis, kaj mi alportis nur ĝian voston." Oni demandis: "Via ĉevalo ja estis nigra, do pro kio ĝia vosto estas blanka?" Li povis respondi nenion kontraŭ tio. Oni do mokis lin pro lia malkuraĝo.
|