|
尝庵婆罗果喻二十
昔有一长者,遣人持钱,至他园中,买菴婆罗果,而欲食之,而敕之言:“好甜美者,汝当买来。”即便持钱,往买其果。果主言:“我此树果,悉皆美好,无一恶者。汝尝一果,足以知之。”买果者言:“我今当一一尝之,然后当取。若但尝一,何以可知?”寻即取果,一一皆尝。持来归家,长者见已,恶而不食,便一切都弃。世间之人,亦复如是:闻持戒施得大富贵,身常安隐,无有诸患。不肯信之,便作是言:“布施得福,我自得时,然后可信。”目睹现世贵贱贫穷,皆是先业所获果报,不知推一,以求因果,方怀不信,须己自经。一旦命终,财物丧失,如彼尝果,—切都弃。
70. Gustumi Mangojn
Iam riĉa prestiĝulo sendis sian serviston al alies ĝardeno por aĉeti mangojn. Li ordonis: "Vi devas aĉeti la dolĉajn kaj bongustajn." La servisto obeis lin, kaj iris kun mono al la vendisto.
La vendisto diris: "Ĉiuj miaj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Bonvolu gustumi kaj vi bone scios pri tio."
La aĉetanto respondis: "Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumos nur unu, kiel mi povos scii, ke la aliaj estas ankaŭ same bongustaj?" Li do gustumis ĉiujn kaj portis ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis la mordsignojn, li sentis naŭzon, kaj forĵetis ĉiujn mangojn eksteren.
|