|
夫妇食饼共为要喻十七
昔有夫妇,有三番饼,夫妇共分,各食一饼。余—番在,共作要言:“若有语者,要不与饼。”既作要已,为—饼故,各不敢语。须臾有贼,入家偷盗,取其财物,—切所有,尽毕贼手。夫妇二人.以先要故,眼看不语。贼见不语,即其夫前,侵略其妇。其夫眼见,亦复不语。妇便唤贼,语其夫言:“云何痴人,为一饼故,见贼不唤?”其夫拍手笑言:“咄!婢,我定得饼,不复与尔。”世人闻之,无不嗤笑。凡夫之人,亦复如是:为小名利故,诈现静默,为虚假烦恼种种恶贼之所侵略,丧其善法,坠堕三途,都不怖畏。求出世道,方于五欲,耽著嬉戏,虽遭大苦,不以为患。如彼愚人,等无有异。
67. La Lasta kuko
Iam antaŭe, paro da geedzoj havis tri kukojn. Post kiam ili ambaux manĝis po unu, restis nur la lasta kuko. Do ili interkonsentis: "Kiu parolos unue, tiu ne rajtos manĝi la kukon." Pro tio, neniu el ili ekparolis plue.
Momenton poste, rabisto entrudiĝis por prirabi ilin, kaj forportis ĉiujn havaĵojn. Sed la geedzoj nur gapis silente pro la antaŭa interkonsento. Vidinte tion, la rabisto ekatencis la edzinon ĝuste antaŭ la edzo. Kvankam la edzo vidis tion, li ankoraŭ sin tenis silenta.
La edzino do ekkriis pri la rabisto, kaj riproĉis la edzon: "Malsaĝulo! Kial vi ne kriu pri la rabisto pro la kuko? "
La edzo aplaŭdis per la manoj, kaj diris kun rido: "Virinaĉo! Jen mi havos la kukon, kaj donos al vi neniom."
Kiam oni informiĝis pri tio, neniu el ili povis sin deteni de rido.
|