|
人谓故屋中有恶鬼喻十四
昔有故屋,人谓此室常有恶鬼,皆悉怖畏,不敢寝息。时有一人,自谓大胆,而作是言:“我欲入此室中寄卧—宿。”即入宿止。后有一人,自谓胆勇胜于前人,复闻傍人言此室中恒有恶鬼,即欲入中。排门将前,时先入者谓其是鬼,即复推门,遮不听前。在后来者复谓有鬼。二人斗诤,遂至天明。既相睹已,方知非鬼。一切世人,亦复如是:因缘暂会,无有宰主,一一推析,谁是我者?然诸众生,横汁是非,强生诤讼,如彼二人,等无差别。
64. Luktado kun la Imagita Diablo
Iam estis forlasita domo. Laŭdire en ĝi estis kruela demono, do neniu aŭdacis eniri. Tiam, viro pretendis esti kuraĝa, kaj diris: "Mi volas tranokti en la domo." Dirinte, li tuj endomiĝis sin kuraĝiginte. Poste, alia viro pretendis esti multe pli kuraĝa ol la antaŭa, li ankaŭ volis iri en la domon. Apenaŭ li provis malfermi la pordon, la unua viro opiniis, ke alvenas la demono. Li do forte puŝis la pordon, por ke ĝi ne malfermiĝu. La dua viro ankaŭ opiniis, ke en la domo estas la demono. Li do volis malfermi la pordon perforte. Tiel ili luktadis pri la pordo ĝis tagiĝo. Nur kiam ili intervidiĝis unu al la alia, ili eksciis, ke neniu estas la demono, sed vivanta homo. |