|
梵天弟子造物因喻十一
婆罗门众皆言:“大梵天王是世间父,能造万物,造万物主者。”有弟子言:“我亦能造万物。”实是愚痴,自谓有智。语梵天言:“我欲造万物。”梵天王语言:“莫作此意。汝不能造。”不用天语,便欲造物。梵天见其弟子所造之物,即语之言:“汝作头太大,作项极小;作手太大,作臂极小;作脚极小,作踵极大;如似毗舍阇鬼。”以此义当知,各各自业所造,非梵天能造。诸佛说法,不著二边,亦不著断,亦不著常,如似八正道说法。诸外道见是断常事已,便生执著,欺诳世间,作法形像,所说实是非法。
61. La Kreaĵo de Brama Disĉiplo
Ĉiuj bramanoj kredas, ke Bramo estas la patro de la mondo. Li kreis ĉion en la universo, kaj estas la nura reganto de la mondo. Iu el liaj disĉiploj diris: "Ankaŭ mi povas krei ĉion." Li estis sufiĉe malsaĝa, tamen li pretendis, ke li estas plena de saĝo. Li diris al Bramo: "Ankaŭ mi volas ĉion krei." Bramo respondis al li: "Ne tiel pensu. Vi ne kapablas tion fari." La disĉiplo do ekagis sen konsento de Bramo.Vidinte la kreaĵon de la disĉiplo, Bramo diris: "Vi modelis la homan kapon tro granda, dum la kolon tro maldika; la manojn tro grandaj dum la brakojn tro mallongaj; la piedojn tro malgrandaj dum la kalkanojn tro grandaj, simile al tiuj de demono."
|